Maria Agata Szymanowska

Maria Agata Szymanowska
Persona informo
Naskonomo Marianna Agata Wołowska
Naskiĝo 14-an de decembro 1789 (1789-12-14)
en Varsovio
Morto 24-an de julio 1831 (1831-07-24) (41-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo Ĥolero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Mitrofanievskoe Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj polafranca
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Pollando
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Celina Szymanowska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Filipina Brzezińska (bofratino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pianisto
salonestrino
komponisto
virtuozo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Maria Szymanowska (Pola elparolo: [ˈmarjaʂɨmaˈnɔfska]; fraŭlinnome Marianna Agata Wołowska; naskiĝis la 14-an de decembro 1789 en Varsovio, mortis la 25-an de julio 1831 en Sankt-Peterburgo, Rusio) estis pola komponisto kaj unu el la unuaj profesiaj virtuozopianistoj de la 19-a jarcento. Ŝi vojaĝis multe tra Eŭropo, precipe en la 1820-aj jaroj, antaŭ ol ŝi ekloĝis daŭre en Sankt-Peterburgo. En la rusa imperia ĉefurbo ŝi komponis por la kortego, realigis koncertojn, instruis muzikon, kaj prizorgis influhavan salonon.

Ŝiaj komponaĵoj - plejparte pianomuzikaĵoj, kantoj, kaj aliaj malgrandaj kameroverkoj, same kiel la unuaj koncertaj pianoetudoj kaj nokturnoj en Pollando - reprezentas la brilan stilon de la epoko antaŭ Chopin. Ŝi estis patrino de Celina Szymanowska, kiu geedziĝis kun la pola romantika poeto Adam Mickiewicz.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy